Navalvillar de Ibor

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Navalvillar de Ibor estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Navalvillar de Ibor
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10341
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Javier Morales Cortijo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 402  (2008)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 35′ N, 5° 25′ U (mapo)39.583333333333-5.4166666666667Koordinatoj: 39° 35′ N, 5° 25′ U (mapo)
Alto 665 m [+]
Areo 54,54 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalvillar de Ibor (Ekstremaduro)
Navalvillar de Ibor (Ekstremaduro)
DEC
Navalvillar de Ibor
Navalvillar de Ibor
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Navalvillar de Ibor (Hispanio)
Navalvillar de Ibor (Hispanio)
DEC
Navalvillar de Ibor
Navalvillar de Ibor
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalvillar de Ibor [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas navalvillotes. La censita populacio en 2008 estis de 402 loĝantoj.

Situo redakti

Navalvillar de Ibor estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 665 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54,54 km². Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Ibor, kaj estas la unua loko trapasata de tiu rivero post ties naskiĝo en la Montaro de Villuercas. Ĝi estas la plej montara vilaĝo ene de la komarko de la Ibores.

Ĝi limas kun Castañar de Ibor norde, Guadalupe sude, Navatrasierra oriente kaj Navezuelas okcidente.

Naturo redakti

La ĉirkaŭaĵo karakteras pro abundo de kaŝtanarboj. Estas ankaŭ grandaj etendoj de makiso kaj malfermaj arbaroj de korkokverkoj kaj anzinoj, kun rearbarigo de neindiĝenaj koniferoj, kaj indiĝenaj olivarboj kaj kverkoj.

Grandaj mamuloj kiel apro, cervo, kapreolo ktp elstaras en la faŭno de Navalvillar de Ibor kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Demografio redakti

La demografia evoluo de Navalvillar de Ibor, inter 1996 kaj 2006, aperas en la jena tabulo, el referencoj de informo de la hispana Instituto Nacional de Estadística .

Demografia evoluo de Navalvillar de Ibor inter 1996 kaj 2006
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
573 553 532 515 503 494 474 452 434 420

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj, kaŝtanoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). Produktado de fromaĝo, ĉefe el kapra lakto.