Nederlanda Nov-Gvineo

Nederlanda Nov-Gvineo (nederlande Nederlands-Nieuw-Guinea) rilatas al la okcidenta parto de la insulo Nov-Gvineo dum ĝi estis transoceana teritorio de la Reĝlando de Nederlando de 1949 ĝis 1962. Ĝis 1949 ĝi estis parto de la Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj. Ĝi kovras la areon de la nuntempaj plej orientaj provincoj de Indonezio, Papuo kaj Papuo-Barato.

Nederlanda Nov-Guineo
Nederlands-Nieuw-Guinea
Nederlanda kolonio
Flago
Blazono
Lando Nederlanda Hindio
Regiono Okcidenta Papuo kaj Papuo
Ĉefurbo Hollandia
Areo 420 540 km² (42 054 000 ha)
Mapo de la Nederlanda Nov-Gvineo
Mapo de la Nederlanda Nov-Gvineo
Mapo de la Nederlanda Nov-Gvineo
Vikimedia Komunejo: Netherlands New Guinea
Map

Dum la Indonezia milito de sendependeco, kiu okazis en la jaroj 1945 ĝis 1949, la nederlanda registaro per tiel nomataj Policaj Agadoj milite okupis grandajn areojn de la indoneziaj insuloj. Sed la severaj metodoj de la nederlandanoj estis internacie malaprobitaj kaj la internacia opinio subtenis la indonezian respublikon. Pro tio, en la jaro 1949 Nederlando akceptis suverenecon de la Indonezia Respubliko kaj la apartigon de Nederlanda Nov-Gvineo.

Ŝipaj kunligoj ĉirkaŭ Nederlanda Nov-Gvineo en 1915

Dum la sekvantaj jaroj la nederlanda registaro klopodis prepari la regionon al sendependeco. La celo estis krei amikan sendependan ŝtaton kaj tiamaniere konservi propran ekonomian influon en la regiono. La 1-an de decembro 1961 estis aprobita nova nacia himno kaj flago.

Siaflanke Indonezio ekde 18-an de decembro 1961 klopodis milite konkeri la areon kaj dum la jaro 1962 okazis malalt-nivela konflikto inter indoneziaj kaj nederlandaj trupoj.

En oktobro 1962 la areo estis submetita al regado de Unuiĝintaj Nacioj kaj en 1963 transdonita al Indonezio, kiu oficiale aneksis ĝin en 1969.