Niĝeria Ruĝa Kruco

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo en Niĝerio

La societo Niĝeria Ruĝa Kruco - angle Nigerian Red Cross - estas organizaĵo de humanitara helpo en Niĝerio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Abuĝo, kaj laŭ la stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Bolaji Akban Anani.

Niĝeria Ruĝa Kruco
Nigerian Red Cross
Emblemo de Niĝeria Ruĝa Kruco
Lando  Niĝerio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1960
prezidanto Bolaji Akban Anani (laŭ stato de 2020)
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Abuĝo
Interretejo https://www.redcrossnigeria.org/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti