Norderney

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Norderney estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 5992 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

Norderney
Blazono
Norderney (Germanio)
Norderney (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • coastal spa
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Aurich
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04932
Poŝtkodo 26548
Aŭtomobila kodo AUR
Oficiala Municipokodo 03452020
Subdivido 2 urbopartoj: Fischerhafen kaj Nordhelm
Politiko
Komunumestro Klaus-Rüdiger Aldegarmann
Adreso de la administrejo Stadt Norderney
Am Kurplatz 3
Demografio
Loĝantaro 5992 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 42′ N, 7° 9′ O (mapo)53.7072222222227.1469444444444Koordinatoj: 53° 42′ N, 7° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 5 m
Areo 26,3 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-norderney.de
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

Fine de decembro 2023 kaj komence de la nova jaro 2024 la silvestra renkontiĝo Luminesk' de Germana Esperanto-Asocio okazis sur la insulo. Ne nur movadanoj de norda Germanio kaj Nederlando, sed eĉ esperantistoj el fora Israelo trovis la vojon tien, per ŝipo kiu nur veturas je plej alta tajdo tra la vadomaro. Kaj lige al la renkontiĝo multaj esperantistoj konsciiĝis, kaj ankaŭ sur la najbara orientfrisa insulo Baltrum vivas juna esperantistino - kutime la esperantistoj supozas ke ili ĉiuj vivas en grandaj urboj, kaj ne en solecaj insuloj en la norda maro...