78° 55′ 30″ N 11° 55′ 20″ O / 78.92500 °N, 11.92222 °O / 78.92500; 11.92222 (mapo) Ny-Ålesund ("Nova Ålesund") estas esplora urbo en Oskarlando en la insulo Spicbergo en Svalbardo, Norvegio. Ĝi situas en la duoninsulo Brøgger (Brøggerhalvøya) kaj ĉe la bordo de la golfeto Kongsfjorden. La kompani-urbo estas posedaĵo kaj estas funkciigita de la ŝtata entrepreno Kings Bay, kiu havigas varojn por la permanentaj esplorinstitutoj el dek landoj. La urbo estas finfine posedo de la Ministerio de Komerco kaj Industrio kaj ne estas enmetita en municipolisto. Ny-Ålesund havas tutjaran permanentan loĝantaron de 30 al 35, sed la somera loĝantaro atingas 120. Ĝiaj instalaĵoj estas Flughaveno Ny-Ålesund, Hamnerabben, Svalbarda Raketejo, haveno kaj la Muzeo de la Urbo kaj Mino Ny-Ålesund, same kiel dek kvin permanentaj esplorostacioj. Ĝi estas la plej norda funkcianta civila setlejo en la mondo.

Ny-Ålesund
urbeto
Administrado
Demografio
Loĝantaro 35  () [+]
Geografio
Geografia situo 78° 55′ N, 11° 56′ O (mapo)78.91666666666711.933333333333Koordinatoj: 78° 55′ N, 11° 56′ O (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Ny-Ålesund (Svalbard kaj Jan Mayen)
Ny-Ålesund (Svalbard kaj Jan Mayen)
DEC
Ny-Ålesund
Ny-Ålesund
Situo de Ny-Ålesund
Ny-Ålesund (Norvegio)
Ny-Ålesund (Norvegio)
DEC
Ny-Ålesund
Ny-Ålesund
Situo de Ny-Ålesund

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ny-Ålesund [+]
vdr
Monumento al Roald Amundsen kaj hotelo en Ny-Ålesund.

Eksteraj ligiloj redakti