Odoreu

komunumo en Rumanio

Odoreu [odoreŭ] (hungare: Szatmárudvari) estas komunumo en Rumanio oriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 849 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 4 580 (rumanoj, 23 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1335. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Berindan, Cucu, Eteni, Mărtinești kaj Vânătorești.

Odoreu
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Szatmárudvari (hungare)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 48′ N, 23° 0′ O (mapo)47.79694444444422.993611111111Koordinatoj: 47° 48′ N, 23° 0′ O (mapo)
Odoreu (Rumanio)
Odoreu (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 119 m
Poŝtkodo 447210
Loĝantaro
– komunumo 5 217 (2009)
– vilaĝo 4 483 (2002)
Kodo laŭ SIRUTA 138299
vdr

Pli ol 80 % de la komunumaj loĝantoj vivas en la komunuma sidejo. La vilaĝoj Eteni kaj Cucu (kiu unuiĝis kun Mărtinești) formale tute ne havas loĝantojn.

Tra Odoreu iras la fervojo de Satu Mare al Dej. Preter la vilaĝo fluas la rivero Someș.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti