Okazintaĵo de la USS Liberty

La okazintaĵo de la USS Liberty temis pri atako kontraŭ la teĥnika priesplorada ŝipo de la Usona Mararmeo, USS Liberty, fare de la Israela Aerarmeo pere de ĉasaviadilo kaj torpedboatoj de la Israela Mararmeo, je la 8-a de junio 1967, dum la Ses-Taga Milito.[1] La kombinitaj aeraj kaj maraj atakoj mortigis 34 ŝipanojn (interalie; mararmeajn oficirojn, maristojn, du marsoldatojn kaj 1 civilulon), vundis 171 ŝipanojn kaj grave damaĝis la ŝipon.[2] Ĉe la momento de la atako, la ŝipo troviĝis sur internaciaj akvoj norde de la Sinajo, kaj nordokcidente de la egipta urbo El Ariŝ.[3][4]

Referencoj redakti