El Ariŝo

(Alidirektita el El Ariŝ)

El Ariŝo (arabe العريش) estas ĉefurbo kaj la plej granda komunumo kun (laŭ la stato de la jaro 2002) 144 900 loĝantoj en la egiptia provinco Norda Sinajo (Ŝimal Sina). La urbo situas ĉe la mediteranea marbordo sur la Sinaja duoninsulo, 334 km nordoriente de Kairo kaj havas ankaŭ flughavenon. El Ariŝ estas banloko, konata pro klara akvo, longa sabla strando, palmoj kaj luksaj hoteloj.

El Ariŝo
urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 164 830  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 8′ N, 33° 48′ O (mapo)31.13333333333333.8Koordinatoj: 31° 8′ N, 33° 48′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
El Ariŝo (Egiptio)
El Ariŝo (Egiptio)
DEC
El Ariŝo
El Ariŝo
Situo de El Ariŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arish [+]
vdr

El Ariŝo situas en la samnoma uedo, kiu kondukas la torentojn de partoj de norda kaj meza Sinajo.

Historio redakti

La urbo kreskis el beduena komunumo en proksimo de ptolemea defendejo Rinokoroura (en la antikva greka Ῥινοκόρουρα, en la kopta ϩⲣⲓⲛⲟⲕⲟⲣⲟⲩⲣⲁ). Kvankam ĝi situas voje inter Egiptio kaj Israelo, tiel la grundo eble kaŝas interesajn historiaĵojn, ĝis nun ne okazis elfosadoj. Tie mortis en 1118 Baldueno la 1-a (Jerusalemo), la unua krucmilitisto, reĝo de Jerusalemo, sur hejmenveturo el bataliro kontraŭ Egiptio.

La Osmana imperio okazigis tie en 1560 novajn fortikigajn laborojn. Dum la egipta ekspedicio (1798–1801), Napoleono Bonaparte okupis la lokon post 11-taga batalo, la 19-an de februaro 1799. La fortikaĵon defendis en la unua mondmilito germanaj soldatoj, sed la britoj venkis ilin.

En 1956 kaj de 1967 ĝis 1979, El Ariŝ estis sub israela okupado kaj estis redonita nur post la packontrakto. Post tio la urbo iĝis grava komerca punkto inter la du landoj.

La uedo de Egiptio redakti

En la libro Genezo 15:18 ("En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram (Abrahamo), dirante: Al via idaro mi donos ĉi tiun landon, de la rivero (uedo) de Egiptio ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato") menciiĝas geografia loko נַחַל מִצְרַיִם‎, naḥal mizraim ("uedo de Egiptio") kiel plej suda punkto de la antikva Izraela Lando. Historiistoj[1] kutime identigas tiun lokon al la antikva uedo el Ariŝ apud la urbo, kvankam aliaj identigas ĝin kun la uedo BesorGazaa (hebree נחל הבשור, Nahal HaBesor, aŭ arabe وادي غزة, Wadi Ghazza), kiu enfluas la mediteraneon 8 kilometrojn sude de la urbocentro de Gazao en la nuna Gazaa Sektoro, proksimume 75 kilometrojn pli nordoriente ol El Ariŝ.

Referencoj redakti

  1. ekzemple la libro "History and Interpretation: Essays in Honour of John H. Hayes" "Historio kaj Interpreto: Eseoj en honoro de John H. Hayes"), Britio 1993