Ora mezkvalito, aŭ “optimuma modero”, litere tradukas la latinan esprimon aurea mediocritas eltiritan el la poeto Kvinto Horacio Flako en la Odo 2, 10, 5. En la latina lingvo la virto “mediocritas” ne havas la negativan enhavon kiel en kelkaj latinidaj lingvoj (it: mediocre = malmultkvalita, france = mediocre...), sed prefere signifas “stari en pozicio intera, egaldistanca inter la optimumo kaj minimumo, inter la bonego kaj la malbonego, kaj ekzaltas la rifuzon pri ĉiu eksceso kaj invitas respekti la “ĝustan mezon”.

La mezkvalito, tial, nome sin teni fore el la ekstremoj de ĉiu pozicio intelektula aŭ socikonduta, estas difinita de la poeto “ora”, per kiu aludas ne al perfekteco sed al taŭgeco.

Tiu morala sinteno estis inspirita ankaŭ de la filozofio de epikuranoj, kiu invitas ke la homo ĝuu la vivplezurojn sen ilin trouzi, kiel, ekzemple, trinki vinon sen tamen ebriiĝi, ĝui la nutraĵon sen tamen sin allasi al diboĉo, ŝati la seksan plezuron sen submetiĝi al la volutavido.

La sama poeto samsence uzas ankaŭ alian esprimon est modus in rebus (Satiroj 1, 1, 106-107) (estas maniero/limo en agadoj/aferoj).

La esprimo “ora mezkvalito” foje ricevas ankaŭ ironian kaj sarkasman sencon kiam oni volas substreki ke certa persono ne havanta apartajn kvalitojn kaj ne brilanta per ŝatindaj intelektaj dotoj okupas, spite de tio, postenon alte responsan.

Aliaj fontoj de la sama koncepto redakti

Aristotelo parolas in Etiko de Nikomaĥo pri ora mezkvalito profitante de la la ekzemplo de kuraĝo kiu, se ekscesas, fariĝas temerareco, se malintensiĝas, fariĝas etanimeco. [1]

Ankaŭ la delfa Pitia (Πυθία) orakoladis: “nenio troigu”, sentenco skulptita sur la fasado de la delfa Apolona templo.[2]

Ankaŭ en la ĉina praktika filozofio troviĝas regulo simila same kiel en Budhismo: Siddhartha Gautama instruis la Mezan Vojon anoncante la principon ke la precipa celo de nia ekzisto estas bone konduti. Tielsencas ankaŭ Chuang Tzu Tao.

Helenismaj filozofoj, spurante Aristotelon, aplikas, kiel cetere la tuta helenisma intelektularo, la normon ankaŭ al la verkoj de artistoj, kaj do al la koncepto pri belo kiu devas respekti tiun ekvilibran normon. [3]

Ankaŭ mezepoka juda Moseo Maimonido konsilas tiun kondutan sintenon.

Kristanoj, kaj tiamaj kaj mezepokaj, ne malŝatis la mezvojan principon kaj ĝin juĝis saĝan kaj racian. Sankta Tomaso, la plej elstara okcidenta kristana teologo-filozofo en sia Summa Theologica, 64 Questio de la Prima Secunda partis, subtenas ke la kristana moralo koheras kun la ora mezvojo. Li notigas: “la malbono konsistas en malakordo inter regulo kaj konduto. Nu tio povas okazi nur pro tio ke la konduto transpasas la superajn aŭ malsuperajn limojn...”. Kutime, tamen, se kristanaj intelektuloj konsentis kun tiu normo, el ĝi esceptis la teologiajn virtojn[4] kiuj estas rekte inokulitaj en la animon de Dio mem pro ilia transcenda objekto. Tiaj virtoj ne povas suferi ekscesojn ĉar ilia objekto estas Dio mem: fakte ĉu la amo al Dio povas troigi kaj la amo al proksimularo ne havas limon ĉar tiu amo havas kiel ekzemplon Dio mem. Simile la Espero kaj kredo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La tuta greka kaj helenisma (grekromia) Paideia (παιδεία = edukado) ĉi rilate embleme uzas la miton pri Ikaro (Ἴκαρος). Dedalo (Δαίδαλος ) ties patro, por fuĝigi la filon el la krifoj de la kreta reĝo Minoo, konstruas por li elvaksajn flugilojn lin admonante laŭiri “mezvojon” inter la marsprucoj kaj la sunvarmo. Sed Ikaro kontraŭkonsile flugis tro alten kie la suno solvis la flugilan vakson kaj lin, do, senigis je flugiloj...
  2. Sur tiu respekto laŭiras la prietika maksimo de Aristotelo: “homo elektu la mezon kaj evitu la ekstremojn de ambaŭ flankoj, kiom plej eble”
  3. Platono en dialogoj Filebo kaj Respubliko (dialogo)
  4. Ili estas Fido/Kredo, Espero kaj Karitato