Orogenezo, aŭ montariĝo, estas rezulto de platotektonismo, moviĝo de platoj unu apud la alia, unu sur la alia kaj unu for de la alia. Dum tiuj ĉi moviĝoj foje ekestas montaro, kvankam tio ĉi estas plejofte nur la kaŭzo de moviĝoj kiuj kunpremas.

Skema reprezento de kolizio de kontinentoj, plattektona situacio kiu povas konduki al montariĝo. Tektona plato estas parto de la litosfero (2), de kiu la terkrusto (1) estas parto. La maldekstra plato ŝoviĝas sub la dekstran kaj konsistis el oceana krusto (4) kaj kontinenta krusto (1), antaŭ ol la unua pro subdukcio subŝoviĝis en la astenosferon (3). Post tio ekestis kontinenta kolizio, dum kiu la krusto dikiĝis kaj la montaro (5) ekestis. Je (6) formiĝas plataĵo.

Nomo redakti

Orogenezo devenas el la grekaj vortoj ὄρος (oros = monto) kaj γένεσις ('genesis = naskiĝo). La vorto estas neoficiala.[1]

Notoj redakti

  1. Orogenezo estas en PIV sed ne en ReVo kaj ne en Akademia Vortaro.

Vidu ankaŭ redakti