Ovingo estas eta ujo, en kiun oni metas kuiritan ovon kun ŝelo, kiam oni volas poste forpreni nur la supron de la ŝelo kaj manĝi la ovon, kaj volas eviti ke dume la ovo ŝanĝas sian pozicion, en plej malfavora kazo forruliĝas. La hodiaŭ ĉiutaga aĵo dum antaŭaj jarcentoj estis luksaĵo kaj esprimo de aparte delikataj manĝokutimoj.

ovingo el arĝentano, kovrita per arĝento, el la 20-aj aŭ 30-aj jaroj de la 20-a jarcento
Georg Flegel: olea pentraĵo kun diantoj, detalo, ĉirkaŭ la jaro 1630, centre ovingo

La ekzisto de ovingoj estas dokumentita ekde la Romia Imperio. Mozaiko el Antioĥio el la jaro 40 antaŭ Kristo montras homojn, kiuj manĝas ovojn el ovingoj per kuleretoj. En la romia urbo Pompejo troviĝis arĝenta ovingo kun koresponda arĝenta ovomanĝa kulereto.

Post la antikva epoko oni ŝajne forgesis pri ovingoj, sed ili ree iĝis modaj inter nobeloj de Eŭropo dum la 16-a jarcento. Sur desegnaĵo el tiu jarcento bildiĝas itala ovingo kun la noto "per ova" (por ovo). Komparebla desegnaĵo ankaŭ konserviĝis el Germanio. Baldaŭ en la reĝaj, dukaj kaj grafaj kortumoj de Eŭropo ekzistis pompaj ovingoj el arĝento, oro kaj juvelaj ŝtonoj. En tiuj ovingoj la ovo plejparte teniĝis vertikale kaj la plej pinta parto estis supre. Sed tiel ne ĉiam estis: Sur olea pentraĵo de la germana artisto Georg Flegel el la 17-a jarcento (detalo de ĝi troveblas dekstre) bildiĝas stana bovleto kun piedetoj, en kiu ovo kuŝis horizontale. La supro de la ovoŝelo estas forprenita, kaj sur la ovo kuŝas tranĉaĵo da pano, kiu ŝajne anstataŭ kulereto servis por la elmanĝo de la mola interno de la ovo.

Dum la jaro 1727 la reĝo Ludoviko la 15-a de Francio ordonis kompletigi sian oran servicon per kostaj oraj ovingoj. Tiaj valoraj, de juvelistoj produktitaj ovingoj estis ŝatataj donacoj inter nobeloj dum grandaj familiaj festoj, simile kiel simile kostaj kuleretoj.

Dum la 17-a jarcento en Eŭropo konatiĝis la origine ĉina materialo porcelano, kiu tre taŭgis por ujoj de varmaj manĝajoj. Kiam dum la jaro 1708 en Germanio malkovriĝis la tekniko mem produkti porcelanon, kaj do sendependiĝi de la importoj de porcelanaj ujoj el Ĉinio, oni produktis ankaŭ ovingojn el tiu materialo. La porcelanoproduktejoj en la germanaj urboj Meissen, Frankenthal kaj la urboparto Höchst de Frankfurto ĉe Majno, ekde la mezo de la 18-a jarcento liveris siajn porcelanajn servicojn kun ovingoj, la firmao Villeroy & Boch en Sarlando sekvis fine de la 18-a jarcento, la Reĝa Porcelano-Produktejo en Berlino, la ĉefurbo de la reĝlando Prusio, tamen nur aldonis ovingojn meze de la 19-a jarcento.

Ekde kiam oni - ekde la dua duono de la 19-a jarcento - produktas porcelanon industrie kaj sekve en tre grandaj kvantoj, ovingoj estas memkomprenebla parto de tiumaterialaj servicoj kaj laŭ formo kaj dekoro adaptiĝas al la dezajno de la resto de la servico.

Krom tio tamen daŭre ekzistas individuaj, ofte fantazie dekorataj kaj luksaj ovingoj el ĉiuj eblaj materialoj, kiuj estas aprezataj kolektaĵoj.