POIS (angle postorgasmic illness syndrome — simptomaro je postorgasma malbonfarto) estas malsaneco, karakterizata per malbonfarto aperanta baldaŭ post orgasmo kaj daŭranta ordinare dum kelkaj horoj aŭ tagoj. Oni priskribis ĝin unue en la jaro 2002-a.

POIS
human disease • malsano
vdr

Simptomoj redakti

Simptomoj povas esti mensaj kaj/aŭ korpaj.

  • Mensaj:
    • problemoj pri koncentriĝo, memoro, parolado
      • "kapnebulo", "zombieco"
    • incitiĝemo
    • malbonhumoro kaj deprimo
  • Korpaj:
    • senforto
    • kapdoloro
    • malvarmumecaj aŭ alergiecaj simptomoj aŭ emo malvarmumi
    • muskoldoloro
    • malplibona vidkapablo