La arto de paŝtelo apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentratro je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon kaj oni aplikas rekte sur la laborsurfaco. Kiel pentrobazo oni uzas bonkvalitan paperon, de specifa dikeco, de koloro neŭtra ne blanka kaj de ioma rugeco. La kolora efekto de paŝteloj (vidu la artikolon pri la paŝtelaj koloroj) pli proksimas al la naturaj sekaj pigmentoj ol tiu de iu alia procezo[1].

Paŝtelkrajonoj.
Ludoviko la 15-a portretita paŝtele de Quentin de La Tour en 1748.

La termino paŝtelo uzatas pri kaj la arto kaj la pentraĵo kaj la krajono mem[2] farita el pulvorigita kolorilo kaj gumo.

Laŭ Francisko Azorín paŝtelo estas Pentro farita per pulvorigitaj krajonoj.[3] Li indikas etimologion el la greka paste (paŝto) kaj de tie la latina pasta, pastillus. Kaj li aldonas la terminon paŝtelkrajono, por tipa speciala kolorilo por pentri paŝtele.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Mayer, Ralph. The Artist's Handbook of Materials and Techniques. Viking Adult; 5a revizia kaj ĝisdatigita eldono, 1991. (ISBN 0-670-83701-6)
  2. Paŝtelo en PIV [1]
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 159.
  4. Azorín, samloke.