Palafito estas domo levita sur profunda fundamento super la surfaco de la grundo aŭ akvoareo, aparte de riveroj, maroj, lagoj aŭ marĉoj. Palafitoj estas konstruitaj ĉefe kiel protekto kontraŭ inundoj, sed ankaŭ utilas kiel protekto kontraŭ damaĝbestoj. La ombra spaco sub la domo povas esti uzita por laboro aŭ stokado.

la historia urbo Yawnghwe en la lago Inle de Birmo
Rekonstruitaj palafitoj el la bronza epoko en la Bodenlago, komunumo Uhldingen-Mühlhofen, Germanio

En Eŭropo palafitoj el la prahistoria epoko dokumentiĝas de la 5-a ĝis 1-a jarmiloj antaŭ nia erao, aparte en la regiono ĉirkaŭ la Alpoj. Ankaŭ en la teritorioj de la nunaj ŝtatoj Francio, Skotlando, Slovenio, Litovio kaj Latvio, kaj en Italio sude de la Alpoj, la konstrumaniero tiutempe kutimis rande de lagoj. Nuntempe palafitoj ankoraŭ vaste uzatas ĉe la marbordoj de sudorienta Azio.

Laŭ Francisko Azorín palafito estas Surfosta domo super la akvo de lagoj, riveroj, k. c.; la prahomoj konstruis ĝin por sin defendi de la bestoj.[1] Li indikas etimologion el la latina palus + fictus (marĉa domo). [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 155.
  2. Azorín, samloke.