Palmfolia manuskripto

Palmfolia manuskripto (ĉine 貝葉經, pinjine: bèi​yè​jīng, kanare ತಾಳೆಗರಿ, tamile ஓலைச் சுவடி) estas manuskripto sur sekigitaj palmfolioj (Sanskrita lingvo pattra, Tamila olaolei). Ili servis por dokumentado de realaj aŭ mistikaj rakontaĵoj en Suda Azio kaj Sudorienta Azio. Kiel bazmaterialon, oni uzis sekigitan palmfoliojn en tiu regiono de la mondo kaj tiu havis la saman signifon kiel papiruso en la antikva Egiptujo. Post enkonduko de la alfabeta skribo en Sud-Azio, homoj komencis noti sur folioj de la talipot-palmo (Corypha umbraculifera) kaj la Palmira-palmo (Borassus flabelliformis).

Tamila palmfolia manuskripto

Oni distranĉis la sekajn palmofoliojn je grando de 15-60 cm al 3,5 cm kaj traktis ilin per pastaĵo el fingra milio (ragi) (Eleusine coracana), por moligi ĝin. La palmfoliaj manuskriptoj estis truigitaj por interligi ilin.

Tiu natura materialo kompreneble ne rezistas al putriĝo kaj detruas ĝin lepismoj. Tiel sur palmfolio skribita manuskripto havas limigitan vivdaŭron kaj oni devas de tempo al tempo kopii la tekston sur alian, novan palmfolion. Per disvastiĝo de la hinda kulturo al sudorienta Azio, precipe al Tajlando, Kamboĝo kaj Indonezio, kreskis ankaŭ la nombro de dokumentoj, kiuj estis verkitaj sur la palmaj folioj. Kun alveno de la presado en la frua 19-a jarcento, malaperis la kopiado de tekstoj sur palmfoliojn. Multaj registaroj klopodas rezervi la ekzistantajn palmfoliajn manuskriptojn (legu pli ĉe Orientala Esplora Instituto Mysore).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti