Palmofestoprocesio en Heiligenstadt

La Palmofesto-procesio (germane: Palmsonntagsprozession) estas grandega romkatolika procesio en Heilbad Heiligenstadt, Germanio. Ĉiujare venas miloj da homoj; pro sia transregiona graveco la procesio agnoskitis en 2016 fare de UNESKO "nemateria kulturheredaĵo". En la tradicie katolika regiono Eichsfeld ĝi estas la kulmino en la kuro de la eklezia jaro.

Palmofesto-procesio en Heiligenstadt en 1978

Historio redakti

Ĉiun palmofeston videblas granda procesio da fideluloj irante tra la urbo Heiligenstadt. La origino estas verŝajne jam en la frua mezepoko. Dum Reformacio, kiam multaj heiligenstadt-anoj jam estis protestantaj, ĉiuj tiaj procesioj ĉesis. Verŝajne okazis je la komenco la procesio ne dum Palmofesto sed dum Granda vendredo. En 1734 ĝi transmetiĝis disde Granda vendredo al la dimanĉa Palmofesto. Kiam la jezuitoj sendiĝis fare de ĉefepiskopo Daniel Brendel von Homburg disde Homburg al Eichsfeld en la jaro 1575 por antaŭenigi la necesan kontraŭreformacion, ili reenkondukis malnovajn misteriajn teatraĵojn kaj procesiojn. En 1581 estis kunportitaj la unuan fojon iloj de la tormentado de Jesuo Kristo. Krome la jezuitoj faris scenajn procesiojn, dum kiuj pere de figuroj de super natura grandeco, tre konkrete bildiĝu la Pasiono. La nuntempe portataj statuoj estas la samaj kiel antaŭ 450 jaroj.

La ses kunportataj stacioj redakti

  • La unua bildo reprezentas la Lastan vespermanĝon. Kristo benas per la leviĝinta dekstra mano la kalikon en sia maldekstra mano.
  • La dua bildo memorigas al oni la Angoron en la Ĝardeno. Kristo surgenue kuŝas kaj ŝvitas dum li pensas pri la venontaj doloroj. Anĝelo fortigas lin kaj decidigis lin akcepti la pasionon.
  • La tria bildo montras la insulton de Jesuo: kun kaŝitaj okuloj kaj ligitaj manoj la Savinto ĉirkaŭatas de siaj tormentiloj.
  • La kvara bildo estas granda krucifikso: simbolo de savo, vivo, espero.
  • La kvina bildo estas pietato, Mario kiu ŝokite tenas en siaj manoj la mortintan filon.
  • La sesa bildo estas Sankta Tombo ege ornamita. La floroj kaj la venkinto-krono sur la tombo simbolas la reviviĝon, la venkon de Kristo kontraŭ la morto.

Akcepto redakti

Miloj da kristanoj sekvas ĉiujare la procesion, pluse multaj flanke de la stratoj gapas kaj preĝas kaj kantas. En la jaro 1992 ĉeestis rekorda nombro da vizitantoj. Je la fino de la procesio estas beno per ero de la Sankta Kruco. Por ĉiu, kiu la unuan fojon partoprenas la procesion, temas pri tre impona travivaĵo spirituala. Ankaŭ la konata verkisto Theodor Storm, kiu laboris en Heiligenstadt inter 1856 kaj 1864 kiel juĝisto ĉe tribunalo de unua instanco, estis impresita per la procesio. Tio relegeblas en lia novelo Veronika. Sen troigo konstateblas ke la heiligenstadt-a procesio estas vivega atesto de viva katolika sento en Eichsfeld. Alia tre grava eichsfeld-a pilgrimadloko estis kaj estas sendube Klüschen Hagis.

Eksteraj ligiloj redakti