Parlamento (Reĝlando Francio)

Sub la reĝimo de la Reĝlando Francio, la parlamentoj (france: parlement) estis superaj provincaj kortumoj de justico. Ili ankaŭ havis limigitajn administrajn kaj politikajn povojn. Ne temis pri la "parlamentoj" kiun ni konas en la nuntempo. La parlamento de la franca monarkio estis la Ĝeneralaj Statoj.

Antikva parlamento de Normandio, en Rouen.

La unua parlamento de la Reĝlando Francio estis unu el la tri mezepokaj institucioj inter kiuj disdividiĝis la povo de la Reĝa Kortego, aŭ curia regis en latino. Ĝi okupiĝis pri la juraj aferoj kaj ĝi troviĝas en la origino de la Parlamento de Parizo, kreita en la 13-a jarcento. La aliaj du institucioj de la reĝa povo en Parizo estis la Konsilio de la Reĝo (Conseil du roi) kiu prizorgis la politikajn aferojn kaj la Ĉambro de Kalkuloj (Chambre des comptes) kiu okupiĝis pri la ekonomiaj aferoj.