Penicillium

funga genro

Penicillium estas askofungoj, de la klaso Eurotiomycetes, kiuj ludas gravan rolon en la natura medio same kiel por produktado de manĝaĵoj kaj drogoj.

Kelkaj ŝimoj de penicillium en mandarinoj.

Kelkaj membroj de la genro produktas penicilinon, molekulon uzatan kiel antibiotiko, kiu mortigas kelkajn tipojn de bakterioj aŭ haltigas ilian kreskadon. Aliaj specioj estas uzataj por produktado de fromaĝo. Laŭ Dictionary of the Fungi (10a eldono, 2008), tiu disvastigita genro enhavas ĉirkaŭ 300 speciojn.[1]

Kelkaj specioj redakti

  • Penicillium notatum

Notoj redakti

  1. Kirk, PM; Cannon, PF; Minter, DW; Stalpers, JA (2008). Dictionary of the Fungi (10a eldono). Wallingford, UK: CABI. p. 505. ISBN 978-0-85199-826-8.