Peridotito

vulkana petro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Peridoto.

En geologio, peridotito[1] estas vulkana petro konsistanta plejparte de olivino kune kun piroksenoj.

Periodito el la Atlantida Masivo, sub la Atlantiko

Priskribo redakti

 
Diagramo (anglalingva) de kontinuaĵo de vulkanaj petroj. La ekstremo plejparte olivina nomiĝas olivinito.

Ekzistas dudimensia kontinuaĵo de vulkanaj petroj, konsistanta el miksaĵo de olivino, ortopirokseno, kaj klinopirokseno. La duono de tiu kontinuaĵo, kiu enhavas pli da olivino ol piroksenoj, nomiĝas peridotito. (La alia duono, pli piroksena ol olivina, nomiĝas piroksenito.)

La ekstrema periodito, konsistanta preskaŭ nur el olivino, nomiĝas olivinito.

Loko redakti

Periodito estas la petro, el kiu la supra termantelo plejparte konsistas.

Etimologio redakti

Peridotito nomiĝas laŭ peridoto, gemkvalita olivino.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti