Polisindeto estas vortfiguro en kiu la listigo de la sinsekvaj terminoj aŭ la koordinado de pluraj propozicioj okazas per la ripetado de la sama konjunkcio, pro motivoj stilaj. La vorto devenas el la antikva greka πολυσύνδετον (polysýndeton) “multkunligita”.

Ĝia kontraŭo estas asindeto (manko de propoziciaj ligoj)

Ĉiu lingvo povas citi siajn ekzemplojn ĉar tiu stila figuro estas juĝata ege komuna.

Ekzemploj de vortfiguroj redakti

El la itala:

io quello
infinito silenzio a questa voce
vo comparando: e mi sovvien l'eterno,
e le morte stagioni, e la presente
e viva, e il suon di lei. Giacomo Leopardi, L'infinito

(Kaj aŭdante la venton susuri tra la plantoj mi komparas plue tian voĉon kun tiu senfina silento. Kaj envenas mian menson la eterneco, kaj la mortaj sezonoj, kaj la nuntempa kaj vivanta kaj ĝia sono.)

El la praa itala:

Laudato si', mi' Signore, per frate Vento
et per aere et nubilo et sereno et onne tempo. Sankta Francisko el Asizo, Kantiko de la kreitaĵoj

(Laŭdata estu, mia Sinjoro, pro frato Vento kaj pro aero kaj nubo, kaj serena kaj ĉia vetero, per kiu Vi donas vivtenon al Viaj kreitaĵoj).


El la latina:

linquenda tellus et domum et placens uxor Horacio, Carmina II, 14


El la angla

Black cats and goblins and broomsticks and ghosts.

(Katoj nigraj kaj koboldoj kaj balailteniloj kaj fantomoj. (La unua verso de la galimatio el la filmo Halloween, la nokto de la sorĉistinoj).


El la klasika esperanto:

....