Ponto Maria Kristina
La Ponto Maria Kristina estas ponto sur la rivero Urumeo je ĝia trairo en la urbo Donostio, Eŭskio, (Hispanio).
Ponto Maria Kristina | |||
---|---|---|---|
vojponto | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Donostio | ||
Situo | |||
Geografia situo | 43° 19′ 2″ N, 1° 58′ 42″ U (mapo)43.3173-1.9783Koordinatoj: 43° 19′ 2″ N, 1° 58′ 42″ U (mapo) | ||
| |||
En la jaro 1893 konstruiĝis ligna provizora ponteto kiu permesis la rektan aliron ekde la urbocentro ĝis la Norda Stacidomo, la toreejo aŭ la ciklodromo.
La definitiva ponto, estis inaŭgurita la 20-an de januaro 1905, festotago de Sankta Sebastiano, patrono de la urbo. La Municipa Ŝparkaso financis la konstruadon de la ponto per senintereza cent-jara kredito.
En la ponto elstaras kvar monumentaj obeliskoj, situantaj en la ekstremoj, replikoj de la Ponto Aleksandro la 3-a, de Parizo, el 18 metroj longe, kronitaj per skulptaĵoj. Ĝi estis konstruita el armita betono, kiu estis novaĵo en tiu epoko, kun tri arkoj el 24 metroj.