Portaje

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Portaje estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 373 loĝantoj sur areo de 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas portajeros.

Portaje
municipo en Hispanio • vilaĝo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10883
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Carlos Miguel Martin Ramos
Demografio
Loĝantaro 373  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo)39.918373-6.5614832Koordinatoj: 39° 55′ N, 6° 34′ U (mapo) [+]
Alto 376 m [+]
Areo 100 km² (10 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Portaje (Ekstremaduro)
Portaje (Ekstremaduro)
DEC
Portaje
Portaje
situo en Ekstremaduro
Portaje (Hispanio)
Portaje (Hispanio)
DEC
Portaje
Portaje
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portaje [+]
vdr

Situo redakti

Portaje estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 376 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 100,55 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Geografio redakti

La klimato estas mediteranea kaj la averaĝa temperaturo estas 16,5 °C. Tra la municipa teritorio pasas la Rivero de la Fresnedosa sur kiu oni konstruis la Akvorezervujon de Portaje kun areo de 320 ha kie vintrumas birdoj kiaj la blanka kaj nigra cikonioj, la imperia aglo, mevoj, fiŝaglo, fajfanaso, kaj estas fiŝoj kiel blak-bass, la tenko, la karpo ktp.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Portaje inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

403 401 394 388 379 398 398

Monumento redakti