Pozo de Guadalajara

Pozo de Guadalajara (Puto de G.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Pozo de Guadalajara
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19161
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Teodoro Baldominos Carnerero
Demografio
Loĝantaro 1 626  (2023) [+]
Loĝdenso 109,27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 3° 11′ U (mapo)40.495-3.1819444444444Koordinatoj: 40° 30′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 910 m [+]
Areo 11,43 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozo de Guadalajara (Hispanio)
Pozo de Guadalajara (Hispanio)
DEC
Pozo de Guadalajara
Pozo de Guadalajara
Situo de Pozo de Guadalajara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozo de Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas pocero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 249 loĝantoj kaj la denseco estas de 109,27 loĝ/km².

Situo redakti

Pozo de Guadalajara situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 910 m super marnivelo; je 32 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 60 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,43 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio redakti

Situa en la altebenaĵo de la alkaria paramo kiu separas la valoj de Henares kaj de Tajuña, la urbeto havas klimaton kontinentan kun malvarmaj kaj ventecaj vintroj kaj varmaj someroj, kvankam malvarmetiĝas sufiĉe nokte.

La indiĝena vegetaĵaro estas hegemoniata de la anzino kaj de la fagokverko, de kiu ankoraŭ oni konservas la densan arbaron de la proksima Monto de Alkario. La ĉefa enspezfonto ekde ĉiam estis la agrikulturo, centrita en seka cerealo. En la lastaj jaroj, pro la granda pliiĝo de la loĝantaro la sektoro de la konstruado kreskiĝis ege multe.

La municipa teritorio limas kun la vilaĝoj aŭ urbetoj Chiloeches, Valdarachas, Loranca de Tajuña, Pioz, Santorcaz kaj Los Santos de la Humosa.

Historio redakti

Johano la 2-a de Kastilio separis tiun vilaĝon de la teritorio alfoz de Guadalajara en 1428 kaj en 1430 li donis ĝin al la Markizo de Santillana, kiu en sia testamento donis ĝin al sia kvina filo, nome la pova Kardinalo Mendoza.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al ĉirkaŭ 336 en 1990, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pioz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pioz kie oni falis al 336. Poste la proksimeco al Gvadalaĥaro kaj al Madrido konvertis la urbeton en dormurbo, kaj la loĝantaro rapide plialtiĝis al la nunaj 1 249.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo, kun portikaro, dediĉita al Sankta Mateo (14-a jarcento)
  • Pilorio de la 16-a jarcento en la urbocentro
  • Gastejo de la 18-a jarcento kiu servis al la antikvaj vojoj al la Banlokoj de Trillo kaj la Isabela
  • Araba norio

Vidu ankaŭ redakti