Preĝejaj benkoj de Kirkjubøur

Preĝejaj benkoj de Kirkjubøur el la frua 15-a jarcento estas la plej grava nacia arta trezoro de Ferooj.

Apostolo Andreo sur preĝeja benkoflanko de Kirkjubøur.

Temas pri entute 18 benkoflankoj el pinoligno kiuj montras valorajn gravuraĵojn pri 11 apostoloj kaj tri pliaj bibliaj figuroj. Oni ankaŭ gravuris ankaŭ Sanktan Brendanon, episkopon Erland de Ferooj kaj reĝon Olavo la 2-a. La gravuraĵo pri la 12-a apostolo iam malaperis, du el la 11 apostoloj ne estas identigeblaj.

La radiokarbona datado de la lignaj gravuraĵoj pruvas la pretigan tempon je 1405-10. Unu preĝeja benka gravuraĵo montras la blazonon de Eriko la 7-a (Danio) kaj ties edzino Filipa de Anglio. Ili geedziĝis en 1406.

La pregeĵaj benkoflankoj estis parto de la Preĝejo al Sankta Olavo (Kirkjubøur) (konstruita en ĉ. 1250), kiu tiam estis sidejo de Episkopejo de Ferooj. La lignajn gravuraĵojn mencias unuafoje en 1817 la dana esplorvojaĝisto Hans Christian Lyngbye.

La preĝejo en 1874 estis renovigata kaj oni pretigis novajn benkojn. La malnovaj preĝejaj benkoj estis traktataj kiel „senvaloraj“ kaj oni metis ilin en deponejon. La ekleziulo V. U. Hammershaimb kaj la prefekto Hannes Finsen rekonis do la valoron de la benkaj gravuraĵoj kaj zorgis pri ilia rezervado. Ili ofertis ilin en letero al Kopenhago kiel „mezepokajn reliktojn“ kaj ili estis transportitaj en vintro de 1874/75 per postoŝipo Diana al Kopenhago, kie ilia finstacio estis la Reĝa Muzeo pri Nordaj Antikvaĵoj, la hodiaŭa Dana Nacia Muzeo. La aĉetprezo estis 200 danaj kronoj.

En junio de 2002, la benkoflankoj estis redonitaj al Ferooj. Je Ólavsøka de tiu jaro, malfermiĝis daŭra ekspozicio en la subtera etaĝo de la Nacia Muzeo de Ferooj en Hoyvík.

Kune kun la preĝejaj benkoj alvenis ankaŭ 200 pliaj trezoraĵoj al Ferooj, kiuj kompletigas la ekspozicion de la preĝejbenkaj flankoj en la subtera etaĝo de la muzeo. Inter ili estas:

  • konfesa seĝo, la t. n. „episkopa trono“
  • ĥor-pupitro konsistanta el du ornamitaj flankopartoj
  • du benkoflankoj kun gravuritaj ornamaĵo, okulfrape el alia epoko
  • pasiona kruco

Galerio redakti

La Poŝto de Ferooj havas tri poŝtmarkojn kun bildoj de la benkoflankoj. Ili aperis en 1980, 1984 kaj 2001.