Provinco Hadramaut

La provinco Hadramaut (arabe البيضاء, latinliterigo Muḥāfaẓat Ḥaḍramawt - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Hadramaŭt) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la orienta parto de la lando, de la norda landa limo al Sauda Arabio ĝis la suda limo borde de la Hinda Oceano, oriente de la Golfo de Adeno. La provinco laŭ areo estas la plej granda de Jemeno, kaj havas sian nomon de la antikva regno Hadramaut, kiu multajn jarcentojn tre prosperis pro produktado kaj vendado de olibano.

Provinco Hadramaut
Provinco
gubernio de Jemeno [+]

LandoJemeno

Supermara alteco695 m [+]
ĈefurboAl-Mukala
- koordinatoj16° N, 49° O (mapo)1649Koordinatoj: 16° N, 49° O (mapo)
Areo193 032 km² (19 303 200 ha) [+]

Loĝantaro1 255 000 [+] (2012)
Denseco6,5 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2YE-HD

Provinco Hadramaut (Tero)
Provinco Hadramaut (Tero)

Provinco Hadramaut (Jemeno)
Provinco Hadramaut (Jemeno)
DEC
Provinco Hadramaut
Provinco Hadramaut

Map
Provinco Hadramaut
Vikimedia Komunejo:  Hadhramaut Governorate [+]
vdr

Laŭ la stato de la censo de 2004 la nuna provinco havis 1 029 462 loĝantojn. La provinca areo estas 167 280 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 6,2 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Al Mukala (aŭ Al-Mukala).

En 2004 la insularo Sokotra, kiu antaŭe estis parto de la provinco Adeno, estis aligita al la provinco Hadramaut. Ankaŭ la insuloj Perim kaj Kamaran en la Ruĝa Maro apartenas al la provinco Hadramaut, kvankam ili - inter Jemeno oriente kaj la limo de Eritreo kaj Ĝibutio okcidente, situas multege pli okcidente ol la tuta resto de la provinca teritorio.