Provinco Ta'iz
La provinco Ta'iz aŭ pli simple sen vortomeza prononcosigno Taiz (arabe تعز محافظة, latinliterigo Muḥāfaẓat Taʿizz - laŭ sistemo DMG - respektive Muhafazat Taiz) estas unu el la 20 provincoj (respektive gubernioj) de Jemeno. Ĝi situas en la okcidento de la lando, kaj okcidente havas vastan bordon al la Ruĝa Maro.
provinco Taiz تعز محافظة
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Taiz |
Areo | 10 100 km² |
Loĝantaro | 2 402 569 (stato: censo de 2004) |
ISO-kodo | YE-TA |
Laŭ la stato de la censo de 2004 la provinco havis 2 402 569 loĝantojn. La areo estas 10 100 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso rezulte po 237,9 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Taiz (respektive Ta'iz).

Abjan • Adeno ('Adan) • Amran • Al Bajda • Ad Dali • Dhamar • Al Ĝaŭf • Hadramaut • Hadĝa • Al Hudaida • Ibb • Lahiĝ • Marib • Al Mahra • Al Mahŭit • Rajma • Sanao (Sana'a) • ĉefurba distrikto Sanao • Sada • Ŝabua • Taiz