La Punta Gallinas [gaJInas] (Pinto Kokinoj) estas kabo, nome la plej norda pinto de la kontinenta ŝildo de Sudameriko, situa ĉe la norda pinto de la Guajira Duoninsulo, en la samnoma departemento de Kolombio, ĉe la sudaj akvoj de la Kariba Maro. La kabo troviĝas en la municipo Uribia je ĉirkaŭ 150 kilometroj nordoriente de Riohacha.[1]

La Duoninsulo Guajira (maldekstre, kun Punta Gallinas pinte) kaj la Golfo de Venezuelo (centre norde) situantaj sude de la Kariba Maro.

Temas pri terpinto kiu eniras en nordokcidenta direkto al la maro kaj kiu fermas aron de geografiajn elementojn kiuj kunformas golfeton de la duoninsulo kiu etendas el Punta Gallinas al la Kabo de la VelaJepirra (en vajuua). Inter ambaj punktoj estas Puerto Bolívar, golfeto Portete kaj Bahía Honda.[2]

Lumturo en Punta Gallinas.

Proksime de Punta Gallinas troviĝas komunumo de ĉirkaŭ 100 loĝantoj de la etno wayúu (vajuua), unu el malmultaj kulturoj sudamerikaj kiuj konservas sentuŝe siajn tradiciojn. Temas pri impresa scenejo natura de altebenaĵoj, dunoj kaj rokaj ravinoj, kiuj eliras el la maro, enhavante la areon de golfeto Hondita. Gi havas enorman dunon kiu atingas 60 metrojn de alto kiu staras kiel murego ĝuste ĉe la marbordo.[3]

En la Punta estas lumturo situa plej norde en la tuta Sudameriko; tiu lumturo posedas alton de 18 metroj kaj malfermis funkciadon en 1989.[4]

Referencoj redakti

  1. «El extremo norte de Colombia, Punta Gallina». Absolut Colombia. 18a de marto de 2009. [1] Konsultita la 29an de Januaro 2017.
  2. «Punta Gallinas (La Guajira)». WikiColombia. [2] Konsultita la 29an de Januaro 2017.
  3. «Guajira Peninsula». Paisa Tours. [3] Konsultita la 29an de Januaro 2017.
  4. «Lighthouses of Northern Colombia» (en inglés). Lighthouse Directory. [4] Arkivigite je 2010-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita al 29an de Januaro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti