Racing Club de Avellaneda

La asocio Racing Club – ofte ankaŭ nomata Racing Club de Avellaneda, ekster hispanlingvio foje ankaŭ Racing Buenos Aires – estas futbalklubo en Avellaneda, industria antaŭurbo de granda Bonaero ĉirkaŭ la argentina ĉefurbo en la provinco Bonaero. Sian unuan grandan tempon la klubo havis inter la jaroj 1913 kaj 1925, kiam la unua vira teamo de la klubo naŭfoje iĝis nacia ĉampiono. Inter la jaroj 1949 kaj 1966 aldoniĝis ses pliaj naciaj ĉampionaj titoloj. La klubo internacie konatiĝis, kiam en 1967 ĝi gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kaj samjare ankaŭ la Interkontinentan Pokalon.

Racing Club
sportoklubo
Kluba nomo  Racing Club Asociación Civil
Fondita  25-a de marto 1903
Stadiono  Estadio Presidente Perón
Kapacito  51 389
Prezidanto  Víctor Blanco (intertempe)
Trejnisto  Gustavo Costas
Ligo  unua argentina divizio de futbalo (Primera División)
Campeonato 2023  12-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr
la kluba teamo antaŭ la finala matĉo pri la Interkontinenta Pokalo de 1967