Ramla bint Abi Sufjan

unu el la edzinoj de Mohamedo

Ramla bint Abi SufjanRamla bint Abi Sufyan (en araba رملة بنت أبي سفيان) estis edzino de la profeto Mohamedo, kaj konsiderata de islamanoj kiel "la patrino de la kredantoj". Konata ankaŭ kiel Umm Habiba (en araba: أم حبيبة) kun signifo "Patrino amika", estis filino de Abu Sufjan ibn Harb, kiu estis estro de Kurajŝoj kaj stara kontraŭulo de la profeto Muhammad antaŭ akcepti Islamon kaj iĝi islama militisto poste en sia vivo. La unua reganto de la Umajadoj, nome Mu'aŭija ibn Abi Sufjan, estis ŝia frato. Ramlah estis bona amikino de lia kuzo Uthman ibn Affan.

Ramla bint Abi Sufjan
Persona informo
رملة بنت أبي سفيان
Naskiĝo ĉ. 589594
en Mekko
Morto ĉ. 664
en Medino
Tombo Al-Baqi' vd
Religio islamo vd
Familio
Patro Abu Sufjan ibn Harb vd
Patrino Safiyyah bint Abi al-'As vd
Gefratoj Mu'aŭija ibn Abi Sufjan • Yazid ibn Abi Sufyan vd
Edz(in)o Mohamedo • Ubajd-Allah ibn Ĝahŝ vd
Infanoj Habibah binte Ubayd-Allah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia unua edzo, Ubajd-Allah ibn Ĝahŝ estis unu de la unuaj kiuj akceptis islamon.[1] Tiu estis la frato de Zajnab bint Ĝahŝ, edzino de Mohamedo. Por evito la malamikecon de la Kurajŝoj, ambaŭ elmigris al Abisenio, kie ŝi naskis sian filinon Habibah bint Ubajd-Allah. Ŝia edzo, poste, konvertiĝis al kristanismo.[1] Li klopodis konvinki ŝin same fari, sed Ramlah pluis en Islamo. Tiu konverto rezultis en divorco.

Poste Mohamedo proponis al ŝi geedzecon pere de la Neguso de Abisenio, kiu sendis la proponon de Mohamedo kun Abraha, unu de siaj servistinoj. Ramlah volonte akceptis la proponon de Mohamedo kaj donacis juvelojn al Abraha.[2]​ La nupto okazis en Abisenio, kvankam Mohamedo ne ĉeestis. Ĥalid ibn Said estis elektita kiel jura tutoro en la nupto. La Neguso faris la legadon de la Ĥutba (‘vendreda prediko’) kaj ankaŭ Ĥalid diskursis. Mohamedo neniam donis pli grandajn donacojn ol tiuj al ajna el la ceteraj edzinoj. Poste, la Neguso faris la preparojn por ke Ramlah veturu al Medino. Ŝi alvenis tien ses jarojn poste. Ŝi mortis en la jaro 666, dum la kaliflando de sia frato Mu'aŭija, kaj estis entombigita en la tombejo de Ĝannat al-Baki (arabe جنة البقيع, Ĝannat al-Baqīʿ, "la ĝardeno de al-Baqīʿ") kun la aliaj edzinoj de Mahomedo.[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 El comienzo de la divulgación en secreto (parte 3) Web Islam
  2. Ramlah y la gran noticia. Alirita la 8an de Oktobro 2021.
  3. Russell, Jesse; Cohn, Ronald (2012). Ramlah bint Abi Sufyan (en inglés). Tiblisi University. p. 82.