Rido estas biologia reago de homoj al humuro.

Infano ridanta.

Estas diversaj fortecoj de rido: de rideto al ridego kaj neĉesigebla rido.

Ridado estas parto de homa konduto kontrolata de la cerbo. Ĝi havas signifoplenan funkcion en la socia konduto de homoj. Per kuna ridado, oni montras havi bonajn intencojn kaj reciprokan akceptadon de la proksimeco. Ridado de unu persono ofte instigas al aliaj ankaŭ kunridi.

Pluraj esploroj indikis ke ridado estas saniga. En la cerbo okazas sekreciado de endorfino dum la ridado. Tiu ĉi sendoloriga substanco bonsentigas la personon. Krome, ridado malstreĉigas kaj forigas streĉon kaj ĝi stimulas la imunsistemon de la korpo.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rid(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. 
  •  
     Plej bone ridas, kiu laste ridas. 
  •  
     Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas. 

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-24.