Rizfaruno

farun farita el rizgrajnoj

La rizfaruno estas faruno farila el la pulvorigado de la rizo.

Du malsamaj rizfarunoj.

Ĝi fariĝas kaj el blanka rizo kaj la nerafinita rizo. Por fari la farunon, oni forigas la rizŝelon kaj la rizo kruda estas muelita tre fajne por akiri la rizpulvoron aŭ rizfaruno. Ĝi uziĝas por fari kelkajn receptojn, aŭ miksiĝas kun tritikfaruno, milio aŭ aliaj cerealoj por ellabori aliajn. Kelkfoje oni aldonas sekajn fruktojn aŭ senhidratigitajn legomojn por aldoni aliajn gustojn kaj nutraĵojn.

Multaj pladoj ellaboriĝas kun rizfaruno, inkluzive de la rizvermiŝelo kaj japanaj kaj filipinaj desertoj.

La rizfaruno estas unu el la ingrediencoj plej ofte uzataj en la ellaborado de la senglutena pano kaj aliaj specifaj produktoj por la celiakuloj, kiuj devas sekvi striktan senglutenan dieton.

Vidu ankaŭ redakti