Sándor Máriássy

Sándor Máriássy [ŝAndor mAriAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máriássy Sándor estis hungara katolika pastro, kanoniko, preposto, titulara episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis márkusfalvi [mArkuŝfalvi].

Sándor Máriássy
Persona informo
Naskiĝo en 1689
en Hungario Márkusfalva (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 19-an de aprilo 1755
en Hungario Szepeshely (Hungario)
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo
vdr

Sándor Máriássy[1] naskiĝis en 1689 en Márkusfalva, (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Markušovce en Slovakio), li mortis la 19-an de aprilo 1755 en ekstera parto de Szepeshely (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio).

Biografio redakti

Sándor Máriássy akiris bakalaŭron en Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1705. Post 2 jaroj li lernis en seminario de Eger, inter 1709-1713 li studis teologion en Romo, kie en la lasta jaro li doktoriĝis. Hejmenveninta li estis pastro en Árokszállás. Inter 1716 kaj 1745 li estis kanoniko en Eger, intertempe en 1727 li ricevis la titolon titulara episkopo. En 1745 li iĝis preposto.

Lia kontribuo redakti

  • Microscopium pseudo-Isaiae, e tertio coelo infausto casu lapsum... (1724)

Fontoj redakti

Referencoj redakti