Sakoku (鎖国? "fermita lando") estis la izoliga priekstera politiko de la japana Tokugava ŝogunlando (alinome "Bakufu")[1] laŭ kiu, dum periodo de 214 jaroj, la rilatoj kaj komerco inter Japanio kaj aliaj landoj estis severe limigitaj, oni malpermesis la eniron de preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj en Japanion kaj japanaj normaluloj estis malrajtigitaj lasi la landon. Tiu politiko estis aprobita de la Tokugava ŝogunlando dum la regado de Tokugava Iemicu pere de nombraj dekretoj kaj politikoj el 1633 ĝis 1639, kaj finis post 1853 kiam la usona ŝiparo nomita "Nigraj Ŝipoj komandita de Matthew C. Perry devigis perforte la malfermon de Japanio al Usono (kaj etende al Okcidento), nome la komercon pere de serio de maljustaj traktatoj.

Usona ŝiparo de Perry dum sia dua vizito al Japanio en 1854.

Tio estis antaŭigita per periodo de ege limigita komerco kaj disvastigita pirateco. Japanaj maristoj kaj komercistoj veturis tra Azio, foje formante komunumojn "nihonmaĉi" en kelkaj urboj, dum oficialaj ambasadoj kaj senditoj vizitis aziajn ŝtatojn, Nova Hispanio (ekde la komenco de la 19a jarcento Meksiko), kaj Eŭropo. Tiu periodo famis pro la granda nombro de eksterlandaj komercistoj kaj piratoj kiuj estis loĝantaj en Japanio kaj aktivaj en japanaj akvoj.

La termino sakoku originiĝis ek manuskripta verko Sakoku-ron (鎖国論?) verkita de japana astronomo kaj tradukisto Ŝizuki Tadao en 1801. Ŝizuki inventis la vorton dum la traduko de verkoj de la 17a-jarcenta germana veturisto Engelbert Kaempfer pri Japanio.[2]

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Hall, John Wesley. (1955) Tanuma Okitsugu: Forerunner of Modern Japan. Cambridge: Harvard University Press.
  • Oshima, Akihide. (2009) Sakoku to iu Gensetsu.(大島明秀『「鎖国」という言説)Kyoto in Japan: Minerva Publisher.