Sam Dockery

usona muzikisto

Sam Dockery (* en Lawnside/Nov-Ĵerzejo) estas usona ĵazpianisto.

Sam Dockery
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1929 (1929-09-08)
Morto 23-an de decembro 2015 (2015-12-23) (86-jaraĝa)
en Burlington
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Dockery, kiu vivas ĉefe en Filadelfio, kunlaboris komence de la 1950-aj jaroj kun trumpetisto Clifford Brown. Li konatiĝis en 1956 kaj 1957 kiel membro de la bando Jazz Messengers de Art Blakey, kie li prezentis kun Bill Hardman, Jackie McLean, Spanky DeBrest kaj foje ankaŭ Johnny Griffin. Fine de la 1950-aj kaj komence de la 1960-aj jaroj li estis krom basisto Buster Williams kaj frapinstrumentisto Specs Wright membro de la kvaropo de Jimmy Heath.

Poste Dockery laboris i.a. kun Sonny Stitt, Benny Golson kaj Stan Getz. Ekde la 1990-aj jaroj li ankaŭ instruas je la Universitato de Artoj en Filadelfio. Krom la sonregistraĵoj kun Jazz Messengers el la 1950-aj jaroj ekzistas pli novaj registraĵoj de Dockery i.a. Sur la duopo-albumo Live At Ortlieb's Jazzhaus (2000). Li distingiĝas per kruda sono kaj iomete malglate improvizitaj melodilinioj.

Eksteraj ligiloj redakti