Seŝat

egipta diino

Seŝat estas la Sinjorino de la libroj, diino de la skribo kaj la historio, protektanto de la bibliotekoj en la egipta mitologio. Ankaŭ nomata diino de la destino ĉar ŝi sidis ĉe la piedoj de la kosma arbo, en la plej profunda parto, sude de la ĉielo, kie la suba kaj la supra ĉieloj kunfandiĝis. Tie ŝi skribis sur folioj de la arbo la okazontaĵojn de la estonto kaj enarkivigis la pasintajn okazintaĵojn. Ŝi ankaŭ mezuris la tempon, estas Sinjorino de la Kalendaro kaj la Astronomio. Seŝat estas ligata al la konstruantoj kaj arkitektoj, estis la "Sinjorino de la konstruantoj". Ankaŭ konata per aliaj nooj: Sesat, Seŝet, Seŝeta, Seŝata, Safĥet aŭ Safeĥet[1].

Seŝat
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
R20tB1
Kulto
Familio
Gepatroj Toto
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Seshat
vdr

Seŝat estas diino bildigita kun stelo surkape, kiu finiĝis per arko kaj du plumoj aŭ du kornoj malsupren. Ŝi portas paleton de skribisto kaj kalamon, malgrandan ranidon kaj palmofolion. Ŝi estas kovrata de leoparda pelto.

Seŝas estas primitiva kaj arkaika diino konata jam en la fruaj periodoj de la egipta civilizo. Ŝi estas taskigita kalkuli, orientigi kaj mezuri la sanktajn terenojn por la entreprenado de ĝusta konstruado, revizis la planojn kaj viglis la stelojn por la kalkuloj. Ŝi estis la konsilantino de la faraono por fondi la templojn.

Kunulino de Toto, aŭ Atum, ŝi posedis magiajn povojn; Garantiis la senmortecon al la reĝo kaj skribis en la sankta arbo de Heliopolo, la Persea, la Viv-Arbo, la regojarojn de la faraono.

Ŝi estis konsiderata kiel formo de Iziso aŭ de Neftiso. En kelkaj tekstoj ŝi aperas kiel la ina kontraŭo de la dio Toto[2][3][4].

Referencoj redakti

  1. Encyclopedia of Religion and Ethics - James Hastings - Google Boeken. Books.google.com.
  2. Wilkinson, Richard H. (2003). The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. p. 166. ISBN 0-500-05120-8.
  3. Seshat and her tools Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine. H. Peter Aleff.
  4. Egyptian Grammar (Dictionary). By Sir Alan Henderson Gardiner. ISBN 978-0900416354.