Simptomaro de plena androgen-rezistado

La simptomaro de plena androgen-rezistado (SPAR) estas medicina kondiĉo, kiu kaŭzas plenan nekapablon de la ĉeloj respondi al androgenoj.[1][2] La nerespondado de la ĉeloj al la ĉeesto de androgenaj hormonoj malhelpas la disvolviĝon de la viraj seksorganoj kaj de viraj seksaj kvalitoj dum adoleskeco, sed ne signife malhelpas disvolviĝon de virinaj seksorganoj aŭ seksa disvolviĝo.[3] Ĉi tial, la rezistado al androgenoj estas nur medicine signifa kiam ĝi okazas en homoj kun Y-kromosomoj.[1] Ĉiuj individuoj kun la simptomaro estas fenotipe inaj, havante "biologie inan" formon kaj funkciadon malgraŭ la ĉeesto de Y-kromosomo.[1][4][5][6]

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
E34.5 simptomaro de plena androgen-rezistado
vdr

SPAR estas unu el tri kategorioj de simptomaro de androgen-rezistado (SAR), kiu estas distingata laŭ la grado de seksorgana virigo: plena androgen-rezistado okazas kiam la eksteraj seksorganoj estas tiuj de "biologia ino", milda androgen-rezistado kiam la eksteraj seksorganoj estas tiuj de "biologia viro", kaj parta androgen-rezistado kiam la seksorganoj estas parte, sed ne plene, virigitaj.[1][2][4][5][6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (December 2006) “Androgen resistance”, Best Pract. Res. Clin. Endocrinol. Metab. 20 (4), p. 577–98. doi:10.1016/j.beem.2006.11.003. 
  2. 2,0 2,1 (2008) “Androgen insensitivity syndrome: clinical features and molecular defects”, Hormones (Athens) 7 (3), p. 217–29. doi:10.14310/horm.2002.1201. 
  3. (June 1995) “{{{Titolo}}}” 16 (3), p. 271–321. doi:10.1210/edrv-16-3-271. 
  4. 4,0 4,1 “”. doi:10.1111/j.1365-2265.2007.03069.x. 
  5. 5,0 5,1 (November 2006) “Male infertility and androgen receptor gene mutations: clinical features and identification of seven novel mutations”, Clin. Endocrinol. (Oxf) 65 (5), p. 606–10. doi:10.1111/j.1365-2265.2006.02635.x. 
  6. 6,0 6,1 (2009) “Male infertility and the involvement of the X chromosome”, Hum. Reprod. Update 15 (6), p. 623–37. doi:10.1093/humupd/dmp023.