Sinaia

urbo en nuna Rumanio

Sinaia [sinaja] estas urbo situanta en la distrikto Prahova en Rumanio, en la valaĥia regiono, ĉe la malsupro de la montoj Buĉeĝi kaj Baju, en la Prahova Valo.

Sinaia
urbeto en Rumanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 106100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 071  (2021) [+]
Loĝdenso 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 21′ N, 25° 33′ O (mapo)45.3525.551388888889Koordinatoj: 45° 21′ N, 25° 33′ O (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 89,27 km² (8 927 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Sinaia (Rumanio)
Sinaia (Rumanio)
DEC
Sinaia
Sinaia
Situo de Sinaia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sinaia [+]
vdr
Sinaia Monaĥejo
Blazono de Sinaia

Ĝia meza alteco estas 880m super la marnivelo.

Historio redakti

Sinaia estis unuafoje menciita en dokumentoj en la jaro 1690, sub la nomo Izvorul (La Fonto).

Ekde 1874 ĝi portas la nunan nomon – "Sinaia" – nomo pri kiu la tiutempaj dokumentoj supozas ke ĝi devenas el "Sinajo", la Sankta Monto, vizitita de Spătarul Mihai Cantacuzino (Princo Mihajlo Kantakuzino) – tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon "Endormiĝo de la Dipatrino" (1690–1695), laŭ la modelo de la monaĥejo "Sankta Helena" sur la monto Sinajo.

Monumentoj redakti

Monaĥeja preĝejo redakti

La monaĥeja preĝejo estas konstruita laŭ la spirito de la epoko de la princo Constantin Brâncoveanu (Konstanteno Brankovano) kaj ĝian internon pentris en originala rumana stilo la fama tiutempa pentristo Pârvu Mutu kaj Arsenie Boca.

Kastelo Peleŝ redakti

La reĝo Karolo la 1-a deklaris Sinaia "reĝa somerrezidejo" kaj konstruigis tie la Kastelon Peleŝ, kiu restas la ĉefa pitoreskaĵo de la urbo. Konstruita inter 1873–1883 (la unua etaĝo) kaj 1896–1914 (la dua etaĝo) en la arkitektura stilo de la Germana Renesanco, laŭ la planoj de la viena arkitekto Vilhelmo de Doderer kaj de la germana Johano Schultz el Lembergo, la kastelo estos transformata laŭ gotika maniero de la ĉeĥa arkitekto Karel Liman, en la jaroj 1896–1914. La tuta konstruaĵo konsistas el 160 ĉambroj kaj havas centran turon altan je 66 metroj, kiu donas al ĝi fabelan bildon.

Nuntempe la Kastelo Peleŝ estas unu el la plej vizitataj rumanaj muzeoj. Ĝiaj salonoj, ĉambroj, koridoroj diversstilaj proponas al la vizitantoj agrablajn surprizojn, la sinsekvo de diversaj stiloj estas vera leciono pri arto. La fajna meblaro, la speguloj de Murano, barokaj baldakenoj, la ĉambroj remburitaj per kordova ledo kaj mirindaj vitraloj estas tiom da altiraĵoj, kiuj atendas tiujn, kiuj eniras en la fantastan mondon de tiuj internaĵoj. La biblioteko enhavas valorajn librojn kaj inkunablojn senprezajn, kaj la korto de la palaco havas multnombrajn statuajn grupojn, dignajn je subĉiela muzeo.

La Kazino redakti

Ĝi estis konstruita en 1912 laŭ la modelo de la montekarla kazino.

Muzeo George Enescu redakti

Ĝi estas vilao konstruita inter la jaroj 1921–1922 laŭ la planoj de la muzikisto, kiu tie verkis parton de sia verkaro. Ĉi tie Enesku gastigis dum tri sinsekvaj someroj sian grandan amikon Yehudi Menuhin.

Hodiaŭ Sinaia estas grava turisma centro, kie okazas prestiĝaj sciencaj, kulturaj kaj artaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj.

Ekonomio redakti

Sinaia estas skisportejo, kie oni organizas ĉiujare sportajn aranĝojn.

Ligoj redakti