Socia anksia perturbo

Socia anksia perturbo (SAP), ankaŭ konata kiel socia fobio, estas anksia perturbo karakterizata per grava timo en unu aŭ pliaj sociaj situacioj, kaŭzanta konsiderindan angoron kaj difektitan funkcian kapablon en almenaŭ iuj partoj de la ĉiutaga vivo. Tia timo povas esti kaŭzita de perceptita aŭ reala kontrolo fare de aliaj.

Fizikaj simptomoj ofte inkludas troan vangoruĝon, troan ŝvitadon, tremadon, korbatan percepton kaj naŭzon. Suferanto eble balbutas aŭ rapide parolas. Ekpanikoj ankaŭ povas okazi pro intensa timo kaj malkomforto. Kelkaj suferantoj uzas alkoholon aŭ aliajn drogojn por redukti timon kaj sindetenon ĉe sociaj eventoj. Ofte okazas, ke suferantoj de socia fobio memkuraciĝas tiel, precipe se ili estas sendiagnozaj, senkuracaj aŭ ambaŭ; tio povas konduki al alkoholismo, manĝoperturbo aŭ aliaj specoj de dependeco. Oni fojfoje priparolas SAP kiel malsanon de perditaj oportunoj kie "individuoj faras gravajn vivajn elektojn por akomodi sian malsanon". Laŭ gvidnormoj de ICD-10, la ĉefaj diagnozaj kriterioj de socia fobio estas timo esti la fokuso de atento aŭ timo konduti laŭ maniero, kiu estus hontiga aŭ humiliga, evitado kaj anksiaj simptomoj. Normaj taksoskaloj povas esti uzataj por diagnozi socian anksian perturbon kaj mezuri la severecon de la anksio.

La unuavica kuraco por socia anksia perturbo estas kogna konduta terapio (KKT). Medikamentoj nur estas rekomendataj por tiuj, kiuj ne interesiĝas pri terapio. KKT estas efika kuraco de socia fobio, ĉu farata individue aŭ en grupo. La kognaj kaj kondutaj komponaĵoj serĉas ŝanĝi pensoskemojn kaj fizikajn reagojn al anksiigaj situacioj. La atento donata al socia anksia perturbo grave pliiĝis ekde 1999 kun la aprobo kaj surmerkatigo de drogoj por kuraci ĝin. Preskribaj medikamentoj inkludas plurajn klasojn de kontraŭdeprimiloj: selektivaj malhelpaĵoj de realpreno de serotonino, malhelpaĵoj de realpreno de serotonino kaj norepinefrino, kaj malhelpaĵoj de monoamina oksidaso. Aliaj ofte uzataj medikamentoj inkludas beta-blokilojn kaj benzodiazepinojn. Ĝi estas la plej ofta anksia perturbo; 10 elcento el homoj estos influitaj de la perturbo iam en sia vivo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Social anxiety disorder en la angla Vikipedio.