TOI-700 d

ekstersunsistema planedo

TOI-700 d estas la unua ekstersunsistema planedo en la loĝebla zono samgranda kiel la tero, malkovrita per la kosma observatorio Transiting Exoplanet Survey Satellite (TESS) la 6-an de januaro 2020. Ĝi orbitas la ruĝan nanon TOI-700 je 101,4 lumjara distanco en la konstelacio Orfiŝo.

skema bildigo

Maso, radiuso kaj temperaturo redakti

TOI-700 d estas ekstersunsistema planedo kiu havas radiuson kaj mason similan al la Tero. Ĝi havas laŭtaksan mason de ĉirkaŭ 1,72 M⊕ (do 1,72-oble la mason de la tero) kaj radiuson de 1,19 R⊕ (do 1,19-oble la radiuson de la tero).

Gastiganta stelo redakti

TOI-700 estas ruĝa nano de spektra klaso M kiu estas 40% de la maso, 40% de la radiuso kaj 50% de la temperaturo de la Suno. La stelo estas brila kun malaltaj niveloj de stela agado. En la 11 sektoroj observitaj per TESS, la stelo ne montras ununuran blankluman "sunan erupcion". La malalta rotacio estas ankaŭ indikilo de malalta stela aktiveco.

Vidu ankaŭ redakti