Kepler-186f estas ekstersunsistema Tersimila planedo, kiu orbitas la ruĝan nanon Kepler-186, 500 lumjarojn de Tero. Ĝi estas la unua planedo, kiu orbitas en la enloĝebla zono de alia stelo. La kosma teleskopo Kepler de NASA detektis ĉi tiun planedon per pasado, kune kun kvar aliaj planedoj orbitantaj pli proksime. Unue la rezultoj estis prezentitaj en konferenco en 19-a de Marto 2014. La plena publika anonco estis en 17-a de Aprilo 2014, sekvata de publikigo en Science.

Kepler-186f
ekstersunsistema planedotereca planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
la unua Tero-granda planedo kiu estas en la enloĝebla zono de ĝia gepatra stelo.
Gepatra stelo
Stelo Kepler-186
Spektroklaso ruĝa nano
Konstelacio Cigno
Rekta ascensio (α) 19h 54m 36.651s
Deklinacio (δ) +43° 57′ 18,06″
Ŝajna magnitudo (mV) 14,625
Distanco 492 lumjaroj (151 parsekoj)
Maso 0,48 M
Radiuso 0,47 R
Temperaturo 3788 K
Metaleco [Fe/H] -0,28
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,356 AU
Orbita periodo (P) 129,9459 tagoj
Klinangulo (i) 89,9°
Fizikaj ecoj
Radiuso (R) 1.11 R
Temperaturo (T) 180 k
Informo pri malkovro
Dato 2014
Loko Kepler Space Observatory
Situacio konfirmita
vdr
Komparo de la Kepler-186 sistemo kun la sunsistemo (17 Aprilo 2014)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Kepler-186f en angla  Vikipedio kaj קפלר-186f en hebrea  Vikipedio.