Taivalkoski

komunumo en Finnlando

Taivalkoski estas komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu.

Taivalkoski

Blazono de Taivalkoski

Taivalkoski sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.taivalkoski.fi
Gubernio Oŭlu-gubernio
Provinco Norda Ostrobotnio
Areo 2 640,5 km²
Loĝantaro 4 663
Finnlingvaj 99,0%
Svedlingvaj 0,1%
vdr

Taivalkoski estas naskiĝloko de Kalle Päätalo, unu el la plej popularaj finnaj verkistoj de la 20-a jarcento kaj Tapio Räisänen, eksa skisaltisto. Ankaŭ la fama esperantisto Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro kaj eksa estrarano de UEA, naskiĝis en Taivalkoski.

En Taivalkoski, troviĝas boacoj kiuj vagadas en la vastaj pejzaĝoj kaj ankaŭ la "Arbaro de Zamenhof", fabela arbaro kun arboj nomumitaj de vizitantoj el la tuta mondo [1].

Tie estas la lago Kostonjärvi.

Referencoj redakti

  1. Esperanto de januaro 2019, paĝo 14 [1]