The Virginian

televida serio

The Virginian (La virginiano, renomita The Men from Shiloh en sia fina jaro) estas usona vakera televidserio en kiu stelulis James Drury, Doug McClure kaj Lee J. Cobb, kiun elsendis la televidkanalo National Broadcasting Company (NBC) el 1962 al 1971 dum totalo de 249 epizodoj. Temas pri sekvo el somerserio de 1958 nome Decision. Filmita en koloroj, The Virginian iĝis la unua vakera televidserio de 90 minutoj (75 minutoj sen kalkuli komercajn reklamaĵojn). Cobb lasis la serion post kvar sezonoj kaj estis anstataŭita laŭlonge de la jaroj de aktoroj John Dehner, Charles Bickford, John McIntire kaj Stewart Granger kiuj portretis diversajn rolulojn.

The Virginian
televida serio
Originala titolo The Virginian
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro western television program, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro John Brahm
Aktoroj James Drury • Doug McClure • Lee J. Cobb • Charles Bickford • John McIntire • Clu Gulager • Gary Clarke • Randy Boone • Roberta Shore • Diane Roter
Muziko de Percy Faith
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 249
Daŭro sen reklamoj 75
Elsendo
Elsendita 19 sep. 1962 – 24 mar. 1971
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
La ĉefa geaktoraro en la aŭtuno de 1964: Centre: Lee J. Cobb (Juĝisto Garth). El maldekstro: Roberta Shore (Betsy Garth), Clu Gulager (Emmett Ryker), Doug McClure (Trampas), Randy Boone (ranĉisto), James Drury (la Virginiano).

La serio pluis naŭ sezonojn kaj tiel iĝis la tria plej longdaŭra vakeraĵo,[1] malantaŭ Bonanza kun 14 sezonoj kaj 430 epizodoj, kaj Gunsmoke kun 20 sezonoj kaj 635 epizodoj.[1] La serio estis iom bazita sur la vakera romano The Virginian: Horseman of the Plains de 1902 de Owen Wister.

Geaktoraro kaj gerolularo redakti

Tradukoj de la titolo redakti

  • Germane: Die Leute von der Shiloh Ranch
  • France: Le Virginien
  • Hispane: El Virginiano
  • Skede: Mannen från Virginia
  • Finne: Virginialainen

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti