Tibetologio aŭ tibetistiko estas scienco okupiĝanta pri la studado de la kulturo de Tibeto. La fondinto de tiu, por kelkaj fakuloj, estis la hungara lingvisto, Sándor Kőrösi Csoma (1784-1842), sed jam ekzistis aliaj prauloj. La fako konsideriĝas parto de la scienco Orientalistiko.

Pentraĵo de Thangka de la Instituto de tibetologio Namgyal, en Gangtok

La tibetologio rilatas la studon de aspektoj parencaj al Tibeto, kiel ekzemple la Historio de Tibeto, la Tibeta budhismo, la tibeta lingvo, la politiko kaj la tibetaj temoj de historia, kultura kaj religia signifoj.

Historio redakti

La jezuito Antonio de Andrada (1580-1634) kaj aliaj setligis etajn mision kaj preĝejon en Tsaparang en 1629, en la regno de Guge (Okcidenta Tibeto) jam en la 17-a jarcento. Kiam la regno estis invadita de la reĝo de Ladakh en 1631, la mision estis detruita. La jezuitoj ĉiam karakteriĝis pro la klopodoj kristangi kaj “civilizigi” malproksimajn popolojn eĉ per alproksimiĝo al ties lingvo kaj kulturo.

Post jarcento alia jezuito, la itala Ippolito Desideri (1684-1733) estis sendita al Tibeto kaj ricevis la permeson resti en Lasao kie li pasis 5 jarojn de 1716 al 1721, kaj eĉ loĝis en tibeta monaĥejo, studis la lingvon, la religion de lamaoj kaj aliajn kulturajn tibetajn aspektojn. Li publikis kelkaj librojn en tibeta pri la kristana doktrino. Pro rajtokonflikto (la misio estis atribuita al kapucenoj, kaj ne al jezuitoj) Desideri devis forlasi Tibeton kaj reveni en Italion, kie li pasis la reston de sia vivo publikante sian Historiaj Notoj pri Tibeto. Ili estis kolektitaj, en 4 volumoj, sub la titolo de Opere Tibetane (Romo; 1981-1989). Desideri povus esti konsiderata kiel la unua tibetologo kaj faris multe por diskonigi Tibeton en Eŭropo.

Desideri estis tamen praulo, kaj li faris nur «observojn» pri Tibeto, tasko kiun li faris per objektiveco kaj simpatio, sed ne ĉiam per perfekta precizo. La komenco de la Tibetologio kile aŭtenta akademia fako estas ofte asocia kun la hungara Alexander Csoma de Kőrös (1784-1842) kiu estas konsiderata ties fondinto.

Post kelkaj jardekoj, ĉefe en anglosaksaj landoj, la studo de Tibeto kaj la Tibetologio mem malfermiĝas al aliaj fakoj, rezulte en priserĉoj per interfaja alproksimiĝo. Tio iĝis pli evidenta en laregulaj konferencoj de la IATS Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (International Association of Tibetan Studies, Internacia Asocio de Tibetaj Studoj), kiuj okazas ĉiu trian jaron en diversaj urboj tutmonde.

Kiel ekzemploj de tiuj priserĉistoj pri Tibeto de malferma spirito oni povus mencii la usonan antropologon Melvyn Goldstein, inter aliaj, qui a fait la recherche et les éditions réputée sur les questions lexicales, des nomades tibétains et l'histoire moderne du Tibet. D'autres sont Claude Arpi, Jacques Bacot, Robert Barnett, Alexander Berzin, Katia Buffetrille, Francesca Yvonne Caroutch, Gomboĵab Cibikov, Alexandra David-Néel, Matthew Kapstein, Marcelle Lalou, Alex McKay, Michel Peissel, Paul Pelliot, Hugh E. Richardson, Geoffrey Samuel, Elliot Sperling, Rolf Stein, Giuseppe Tucci kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj redakti

  • Tsering Shakya: The Development of Modern Tibetan Studies. In: Robert Barnett (Hg.): Resistance and Reform in Tibet (Bloomington/Indianapolis, University of Indiana Press 1994), ISBN 0-253-31131-4, S. 1–14.

Vidu ankaŭ redakti