Transfiguriĝo

Evangelia epizodo: “Jesuo […] kondukis [disĉiplojn] sur altan monton […] li estis aliformita […] lia vizaĝo lumis […] liaj vestoj fariĝis blankaj […] aperis al ili Moseo kaj Elija […] jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo

En kristanismo, la Transfiguriĝo de la Sinjoro (greke Μεταμόρφωσις τοῦ Κυρίου) estas dekduopa festo establita rememore pri la apero de Jesuo Kristo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor[1]:

Transfiguriĝo de la Sinjoro
(Teofano la Greko, ĉ. 1400)

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;

3 kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;

4 kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.

La feston oni celebras je la 6a de aŭgusto laŭ la koncerna eklezia kalendaro (julia aŭ gregoria).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti