Triobla salto

(Alidirektita el Trisalto)

Trisaltotriobla salto (angle triple jump) estas fako en la atletiko. Ĝi konsistas el el tri sinsekvantaj saltoj.

Trisaltisto dum la fazoj de trisalto:Post la unua salto, post la dua, tuj antaŭ la tria kaj saltante en la sablejno
Triobla salto
kampatletiko
horizonta salto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
International University Sports Federation - Gwangju 2015 - Men's Triple Jump Final, Dmitrii SOROKIN (RUS 17.29) wins Gold.

La konkuranto kuras sur ekkurejo ĝis desalta trabo, de kie oni mezuras la salton. La unua surteriĝi povas okazi nur per tiu sama piedo, kiu ekis la salto. Tion sekvas la „paŝo“ (surteriĝo je la alia piedo kaj poste la "salto“ en la sablejon (kiel ĉe longosalto). La desalta trabo estas ĉ. 11 m fore de la sablejo, okaze de intenacia konkuro. Ĉe landaj konkuroj la distanco povas esti 7-9 m. Ĉiu saltisto havas ses eblojn por provsalto.

La monda rekordo de la trisalto estas 18,29 m ĉe viroj (Jonathan Edwards, 1995) kaj 15,50 m ĉe virinoj (Inessa Kravez, 1995)

La trisalto apartenas al la olimpika programo ekde ties moderna komenco en 1896. En 1900 kaj 1904 okazis eĉ trisalto sen ekkuro. La unua moderna olimpia venkinto estis trisaltisto James Connolly. La virina trisalto ekzistas ekde 1996 en la Olimpiko.

La unua registrita trisalto okazis la 17-an de marto 1826, kiam la brita Andrew Beattie saltis 12,95 m en Mount Benger. La unua registrita salto de virino okazis la 21-an de aprilo 1899 en Bryn Mawr, kie usona Mary Ayer saltis 6,72 m.

Trisaltistoj redakti