La TuĉonojTuĉonekuĉinoj (angle: TutchoneTutchonekutchin) estas lingva grupo de la kanadaj unuaj nacioj en Jukonio. Ilia tradicia teritorio estas la ebenaĵo de la riveroj Alsek kaj Jukono. Tiu regiono estas enkadrita sudokcidente de la marborda montaro kaj de la montaro Saint-Elias, nordoriente de la Selwyn-ĉeno.

Tuĉonoj
lingvo • indiĝenaj lingvoj de Nord-Ameriko • moderna lingvo
Northern Athabaskan
Parolantoj 360
Lingvaj kodoj
  Glottolog tutc1236
Angla nomo Tutchone
Franca nomo tutchone
vdr

La tuĉonoj apartenas al la lingvofamilio de la atabaskaj lingvoj kaj rekoneblas norda kaj suda grupo. Helpe de la Yukon Native Language Centre (Jukona indiĝena lingvocentro) ili evoluigis propran skribon kaj publikigis parton de siaj rakontoj.

Al la lingva grupo de la nordaj tuĉonoj apartenas la Selkirkoj kaj la unua nacio de Nacho Nyak Dun en Mayo kaj la Little Salmon Carmacks en Carmacks. Ili unuiĝis al la Northern Tutchone Tribal Council (norda tuĉona tribokonsilio).

Al la suda tuĉona tribokonsilio apartenas la unuaj nacioj de la Champagne kaj Aishihik, de la Kluane kaj de la Ta'an Kwach'an.

Landpostuloj redakti

Kiel multaj indianaj triboj, ankaŭ la tuĉonoj subskribis kontrakton. Ĉefoj kiel Elijah Smith (mortis en 1991), Paul Birckel kaj Harry Allen tial kunfondis la Council of Yukon First Nations (konsilion de la unuaj jukonaj nacioj. En 1980 ĝi unuiĝis kun la Yukon Native Brotherhood kaj la Yukon Association of Non-Status Indians al Council for Yukon Indians. Tiu postulas memregadon (angle: self government).

Post akcepto de nova konstitucio ĝi ŝanĝis sian nomon al Council of Yukon First Nations (CYFN). Apartenas al ĝi 11 unuaj nacioj el Jukonio. Naŭ membroj-triboj intertempe finis kontraktojn pri landpostuloj kaj memregado.

En 1995 la tuĉonino Judy Gingell iĝis Commissioner of Yukon.

Bibliografio redakti

  • Catharine McClellan, "Tutchone", in: Handbook of North American Indians, Bd. 6, Subarctic, Hg. June Helm, Washington, D.C.: Smithsonian Institution 1981, 493-505
  • Dominique Legros (Hg.), Tommy McGinty's Northern Tutchone Story of Crow: A First Nation Elder Recounts the Creation of the World (Mercury Series), Canadian Museum of Civilization/Musee Canadie 1999, ISBN 978-0660175065
  • Rachel Tom Tom: Northern Tutchone Language Lessons. Pelly Crossing Dialect, Yukon Native Language Center 1995

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti