Unua flugo super Suda Atlantiko

La unua flugo super Suda Atlantikounua aera transiro super Suda Atlantiko estis farita de la portugalaj maraviadistoj nome Gago Coutinho kaj Sacadura Cabral en 1922, por marki la centjariĝon de la sendependigo de Brazilo. Coutinho kaj Cabral flugis laŭ etapoj el Lisbono, Portugalio, al Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, uzante tri diferencajn biplanojn Fairey III, kaj kovris distancon de 8,383 kilometroj (5,209 mi) el la 30a de Marto al la 17a de Junio.[1][2] Kvankam la Norda Atlantiko jam estis transirita en senhalta flugo fare de John Alcock kaj Arthur Brown en 1919, la flugo de Coutinho kaj Cabral restas elstara kiel mejloŝtono en transatlantika aviado, kaj pro sia uzado de novaj teknologioj kiaj la artefarita horizonto.[2]

Gago Coutinho (dekstre) kaj Sacadura Cabral (maldekstre) en Lusitânia, la unua el la tri aviadiloj Fairey III uzitaj dum ilia transatlantika flugo de 1922.
Itinero de Coutinho kaj Cabral.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Revista Tecnologia e Defesa, nº 11, ano 2, 1984.
  • Bernard Marck (2007). Héroes de la aviación. Barcelona: Planeta. ISBN 978-84-08-07351-2.
  • PINTO, Rui Miguel da Costa,”Gago Coutinho simples aventureiro ou um homem de Ciência” in Filatelia Lusitana, série III, nº19, Lisboa, Federação Portuguesa de Filatelia, 2009
  • PINTO, Rui Miguel da Costa, Gago Coutinho, breve perfil biográfico, Lisboa, Academia da Marinha, 2009
  • PINTO, Rui Miguel da Costa,Gago Coutinho e as relações luso brasileiras, Espírito Santo, Instituto Histórico e Geográfico do Espírito Santo, 2009

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Summary of the First Southern Atlantic Crossing (1922) by the Portuguese Aviators Gago COUTINHO and Sacadura CABRAL on a Fairey-17 Single Engine Hydroplane de Armand F. Pereira