Usagre

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Usagre estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Usagre
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06290
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 747  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 21′ N, 6° 10′ U (mapo)38.357222222222-6.1641666666667Koordinatoj: 38° 21′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 566 m [+]
Areo 240 km² (24 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Usagre (Ekstremaduro)
Usagre (Ekstremaduro)
DEC
Usagre
Usagre
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Usagre (Hispanio)
Usagre (Hispanio)
DEC
Usagre
Usagre
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Usagre [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas usagreños. La censita populacio en 2008 estis de 1.968 loĝantoj.

Situo redakti

Usagre estas situa en la suda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campiña Sur, je altitudo de 566 m; je 100 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 240 km².

Pli precize ĝi situas inter la Tierra de Barros kaj la Campiña Sur, ĉe monteteta ebenaĵo, okupante la okcidentan deklivon de la monteto de la Pina, centre de triangulo limita de Zafra, okcidente, Hornachos, norde, kaj Llerena, sudoriente.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

Baze sur la latinaj verkistoj Kluzio kaj Estrabono, Usagre jam ekzistis en la romia regiono Beturia Túrdula laŭ la nomo de Ursaria. En la teritorio troviĝas arkeologiaj kuŝejoj de la Ĥalkolitiko kaj oni supozas, ke la teritorio de Tartesos ampleksis ĝis Usagre. Je la romia epoko oni setligis vilaon laŭ nomo Urbs Sacra (Sankta urbo), dum lae epoko kiam estis tie ŝoseo de Hispalis (Sevilo) al Emerita Augusta (Mérida) kaj de tiu epoko troviĝis moneroj, abunda potaro kaj romia ponto ankoraŭ uzata. Tamen oni supozas ke ankaŭ la visigota epoko estis grava tie ĉar estas restaĵoj de visigota preĝejo kaj kelkaj tombejoj kun ĉirkaŭ 400 tomboj totale. Kiam la ordenanoj de la Ordeno de Santiago konkeris Usagre restis islama loĝantaro. La Superulo de tiu Ordeno nome Pelay Correa donis al Usagre ĝisn faman propran jurdokumenton aŭ leĝon nome "Fuero de Usagre" kiu ankoraŭ pro ties gravo estas studata en Jurfako.

Dum la 16a jarcento ĉirkaŭ 50 usagranoj elmigris al Ameriko. Multaj ne aperas kun siaj familinomoj en la oficialaj listoj aŭ nomiĝis simple de Usagre, tre verŝajne ambaŭkaze (sed ĉefe en la unua) ĉar ili estis novkristanoj. Kelkaj loĝigis teritoriojn de la nuna Venezuelo; aliaj akompanis kapitanojn kiel Hernán CortésPedro de Alvarado. En tiu jarcento ekzistis en Usagre 10 ermitejoj.

En la 17a jarcento funkciis miejoj de hidrargo kaj tre verŝajne oni poluciis la rojojn kaj tio damaĝis la loĝantaron. Komence de la 19a jarcento okazis ĉe la vilaĝo batalo dum la Hispana Milito de Sendependiĝo precize la 25an de majo de 1811 inter 2.300 soldatoj de la alianca armeo de hispanoj, britoj kaj portugaloj, sub estro de la brita generalo Sir William Lumley, kontraŭ 3.500 francoj de la armeo de la marŝalo Soult, kiu estis venkita post embusko.

Komence de la 20a jarcento okazis epidemioj unue kaj poste sociaj kaj laboraj konfliktoj (strikoj, polica perforto ktp). Dum la Hispana Enlanda Milito la maldekstruloj ne mortigis dekstrulojn, sed post la konkero de la vilaĝo fare de la trupoj de Francisco Franco oni mortpafis almenaŭ 50 supozitajn maldekstrulojn. Dum la dua duono de la jarcento la populacio malpliiĝis je malpli de 50 %, tio estas de 5,000 al malpli da 2,000.