Vagono estas fervoja veturilo, kiu veturadas sur trako, kutime en konsisto de trajno.

Vagonaro.

Laŭ Francisko Azorín vagono estas Surrela veturilo por pasaĝeroj aŭ varoj.[1] Li indikas etimologion el la angla wagen, el wegan (ĉaro). Kaj li aldonas la terminojn vagoneto, por malgranda ŝarĝovagono ofte uzata ĉe konstruado; vagonaro, envagonigi, elvagonigi.[2]

Tipoj redakti

 
Vapora magazenlokomotivo Genthin Henschel - (muzeo), renovigita lokomotivo, bildo de Mathias Lück.
 
Cisternovagono por lakto, produktita per veldado, post la dua mondmilito.

Vagonoj estadas de ĉi tiuj tipoj:

Vagonoj por malpezaj fervojoj:

Pasaĝeraj vagonoj (por normalaj fervojoj):

Ŝarĝaj vagonoj:

Vagonoj mezaj inter pasaĝeraj kaj ŝarĝaj (ili estas vere por ŝarĝo, sed kutime veturadas kun pasaĝeraj trajnoj):

Specialaj vagonoj:

Konsisto redakti

 
fervojaj bufroj ĉe la finoj de du vagonoj

Ĉefaj partoj de vagono estas:

Vetura parto, ĉaroj, ĉiu el kiuj ĉefe konsistas el

Vagono povas ankaŭ havi:

Motoron kaj stiristejon ĉiam havas lokomotivoj kaj ofte - tramaj vagonoj, metroaj vagonoj, apudurbaj vagonoj. Sed motoro kaj stiristejo ne ĉiam estas kune en sama vagono. Iam motoro estas en unu vagono kaj stiristejo estas en la alia.

Laŭ kvanto kaj lokiĝado de radoj vagonoj estadas

  • 4-radaj, historie unuaj vagonoj estas tiaj, sed nun ili estas malofte uzataj;
  • 8-radaj po 4 radoj en 2 ĉaroj, la plej oftaj, ĉiuj tipoj de vagonoj estadas tiaj;
  • 12-radaj po 6 radoj en 2 ĉaroj, tiaj ofte estadas lokomotivoj;
  • 12-radaj po 4 radoj en 3 ĉaroj, tia vagono fleksadas en loko de meza ĉaro, tiaj estadas tramaj kaj metroaj vagonoj;
  • 16-radaj po 8 radoj en 2 ĉaroj, tiaj estadas ŝarĝaj vagonoj por pezaĵoj kaj ankaŭ kanistraj vagonoj;
  • kaj ankaŭ malofte diversaj aliaj, ekzemple 10 radaj - 4 radoj en unu ĉaro kaj 6 en la alia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
  2. Azorín, samloke.