Vilaĝo Vejvanovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivero Novohradka, 9 km nordoriente de la urbo Chrudim kaj 7 km sude de la urbo Dašice, ĉe la ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Dašice. Vivas ĉi tie 310 loĝantoj (2023).

Vejvanovice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1167 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 62
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310  (2023) [+]
Loĝdenso 113 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 58′ N, 15° 53′ O (mapo)49.97097184349915.880133788251Koordinatoj: 49° 58′ N, 15° 53′ O (mapo) [+]
Alto 248 m [+]
Areo 2,74842 km² (2 74. 842 ha) [+]
Vejvanovice (Ĉeĥio)
Vejvanovice (Ĉeĥio)
DMS
Vejvanovice
Vejvanovice
Vejvanovice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vejvanovice [+]
vdr

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En la vilaĝo, kies historiaj komencoj sub nomo Evanovice devenas jam el la 13-a jarcento, staras preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria. Ĝia trilatere fermita gotika presbiterejo estas el la 14-a jarcento kaj la navo estas el la jaro 1724, kiam konstruigis ĝin Štěpán Vilém Kinský. La presbiterejo estas kruce volbita kaj ĝiajn murojn apogas dufoje deiĝitaj pilieroj. La antaŭan fasadon ornamas trilatera voluta pinjono kun baroka statuo de Sankta Maria. Sakristio estas sur suda flanko kaj antaŭĉambro sur la okcidenta. Muroj de la navo estas membrigitaj per lizenoj, la fenestroj estas barokaj. La navo, sakristio kaj antaŭĉambro estas barele volbitaj, triumfa arko estas duoncirkla, ligna ĥorejo estas sur du kolonoj.

La ĉefaltaro estas baroka el la unua triono de 18-a jarcento kun bildo en akantfolia kadro kun rubando. Du flankaj rokokaj altaroj estas ornamitaj per bildoj de Sankta Antonio Paduana kaj de Sankta Barbara, Sub la ĥorejo estas bildo de Sankta Katarino el la unua duono de 19-a jarcento.

Kampanilo redakti

Duone ligna kampanilo el la 18-a jarcento estis tute rekonstruita en la jaro 1920. En angula niĉo estas statuo de sanktulo el la 18-a jarcento.

Kapeleto redakti

 

Sur vilaĝplaco situas kapeleto el la unua duono de 19-a jarcento.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti